10
Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al la popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza-tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
16
Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj; iru, ho Izraelidoj, ĉiu al sia tendo! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj ĉiuj Izraelidoj disiris al siaj tendoj.